dilluns, 14 de desembre de 2009

150 jaroj de Doktoro Esperanto

Ludwik Lejzer Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859 (3-an laŭ la julia kalendaro) en Bjalistoko (Granda Duklando de Litovio, Rusa Imperio). Lia patro estis lingvoinstruisto. Lia patrino parolis al li en la jida lingvo kaj lia patro en la rusa. Lia gepatra lingvo estis la rusa, sed li parolis al liaj gefiloj en la pola lingvo. Li studis medicino en Moskvo (1879-1881) kaj Varsovio (1881-1885). Lia unua planlingva projekto estis Lingwe universala (1878). Zamenhof uzis plurajn pseŭdonimojn, la plej konata estas “Doktoro Esperanto”, sub kiu li publikigis en 1887 la Unuan Libron.

L. L. Zamenhof skribis “La Espero” en 1891:

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.